Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
29794 vizitantoj.

KKE » Por Infanoj » Muziko ne nur por Infano.

Muziko ne nur por Infano

Enkonduko

La muzikaĵoj por infanoj nomiĝas portugallingve "cantigas de roda", ĉar infanoj kantas ilin ronde kun la manoj interplektitaj. Tiuj kantoj tradicie rezistas al tempo.

Ili apartenas al brazila kulturo kaj pro tio, Georgo das Neves kaptis la muzikon sed adaptis la originalajn tekstojn simile al io, kio eble povas esti konsiderata universala kulturo!

Espereble la muzikaĵoj tiel tradukitaj helpos al komencantoj eĉ al veteranoj, dezirantaj amuziĝi per kantado. Elŝuto: PDF-Dosiero: 135 KBajtoj

Georgo das Neves - poetakarioka@hotmail.com

La Estonto estas Ni
(Ciranda Cirandinha)

Kolego, kolegino
la estonto estas ni
estas gloro en la fino
se ni lernas pli kaj pli

Ni parolas kaj muzikas
du plus unu faras tri
Esperanto ne komplikas
la estonto estas ni!

Iru Plu
(Rema, rema, remador)

Iru, iru
al progreso
sen maltrafo
sen forgeso (BIS)

Marŝu Soldato!
(Marcha Soldato!)

Marŝu, soldato
sur mondo sen milito
al Esperanto
prosperas la invito (BIS)

For de L' Ludo
(Uni, du, ni, tê)

Unu, du kaj tri
ne valoras pli
ĝis revido, fartu bone
iru for de ĉi!

En Mia Kor
(Cai, cai, balão)

Kaj li   kaj ŝi
kaj ĝi  kaj vi
kaj multe multe pli
tie for
tie for
tie for
tie-ĉi en mia kor'

Patro kaj Patrino
(O cravo brigou com a rosa)

Parolas mia patrino
atente aŭskultas mi
mi amas, ke ŝi parolu
ĉar multe instruas ŝi

Ĵurnalo, jen por la patro
ĝentila fariĝas mi
li estas mia heroo
patrin' estas multe pli !

Avo kaj Avino
(Teresinha de Jesus)

Al la avo diris mi
ke mi volas iri for
la avino multe ploris
kun malĝojo en la kor'

Mi komprenis, ke infan'
ne feliĉas sur la Ter'
se la avo kaj avino
vivas en granda sufer'

Tuta Familio
(Capelinha de melão)

Mi parolas, kantas mi
kaj promenas for
kun la tuta familio
ene de la kor' (BIS)

Amikaro
(Carneirinho, carneirão)

Familio, famili', mili', mili'
ja dependas de nia Di', de nia Di'
preferindas amikaro, amikar'
kaj ni ludas per kantar' (BIS)

Mia Kato
(Atirei o pau no gato)

Mia kato ja miaŭas tro
mia hun-de-to'
bojas kontraŭ ĝi
kaj najbar', ro, ro
nervoziĝas pli
freneziĝas, freneziĝas
kaj ripetas
M I A Ŭ !

Patro Franĉjo
(Pai Francisco entrou na roda)

Patro Franĉjo ludas be-e-le
per mirinda violon'
poron' - pompon'
poron' - pompon'
Filineto dum la festo
vigle dancas per gaja gesto
Svingiĝas si
svingiĝas pli, svingiĝas plu
svingiĝas ni!
Svingiĝas si, svingiĝas pli, svingiĝas plu, svingiĝas ni!

La Anĝelo
(Nesta rua tem um bosque)

Niastrate, niastrate estas bosko
kie loĝas, kie loĝas la Anĝel'
la Anĝelo amas floron, amas beston
la naturon, kiun kreis la Ĉiel'...

Se mi estus, se mi estus la Anĝelo
nia mondo estus mondo de prosper'
komprenado, toleremo kaj la amo
estus nia tuta forto sur la Ter'.

Kompreneble la Anĝelo tre valoras
kaj dependas, kaj dependas nur de ni
la Anĝelon imitadi serioze
ja hodiaŭ, ĉi-momente, tie-ĉi!

Vekiĝu, Marija Bonita
(Acorda, Maria Bonita)

Vekiĝu, Marija Bonita
vekiĝu en la frumaten'
la tago ja komenciĝas
la suno brilas en la ĝarden'

En la ĝardeno birdoj kantas
la bedoj plenas je floro
ne via koro konstantas
sed konstantas mia koro!

Vekiĝu, Marija Bonita...

Vi Esperanton ne parolas
sed amindumas konstante
se mian kison vi volas
mi volas kisi ... Esperante!

Saluton!
(Quem parte leva saudade)

Adiaŭ, samideano,
kaj vi, samideanino tre kara,
en nia kunveno ni kantas
pro nia ĝojo senkompara.
Ha, kia ĝoj'!
Ĝi estas ja trezoro
pro l' amikeco plene sincera
loĝanta en nia koro.

Elefantaro
(Um elefante incomoda muita gente)

Elefantido tre grandas tie-ĉi
UNU elefanto grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
DU elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
TRI elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
KVAR elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
KVIN elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
SES elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
SEP elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
OK elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
NAŬ elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
DEK elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
CENT elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
MIL elefantoj grandegas multe, multe, multe pli!

Kun Forta Volo, Entuziasme!
(Olê, olê, olá!)

Por Esperanto, per Esperanto
ho, ho, ho, ho, ho, hoj!
Por Esperanto, kun forta volo,
laboras ni kun ĝoj' .

Por Esperanto, kun forta volo,
laboras ni kun bril' !
Per Esperanto, entuziasme,
BRAZIL' ! BRAZIL' ! BRAZIL' !

Georgo das Neves - poetakarioka@hotmail.com

[Reveni]