Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
29794 vizitantoj.

KKE » Por Infanoj » La Malsana Jaguaro

La Malsana Jaguaro

La jaguaro falis el la arbo kaj, dum multaj tagoj, li restadis enlitiĝinte tre malsana. Kaj ĉar li ne povis ĉasi, li suferis multan malsaton.

malsana_jaguaro (4K)

En tiu malagrabla situacio li ekpensis planon.

- Baptanino irarino1 - diris li - trakuru la mondon kaj diru al la bestaro, ke mi estas preskaŭ morta kaj pro tio mi postulas, ke ĉiuj venu min viziti.

La irarino foriris por transdoni la mesaĝon; kaj la bestoj, unu post alia, komencis viziti la jaguaron.

Alvenis la cervo, alvenis la kapivaro2, alvenis la agutio, alvenis la pekario. Ankaŭ la tertestudo alvenis.

tertestudo (3K)

Sed la ruza tertestudo, antaŭ ol eniri en la kaŝtruon, havis la ideon rigardi la grundon. Li vidis, sur la polvo, spurojn de tiuj, kiuj eniris; sed li vidis neniajn spurojn de tiuj, kiuj eliris. Kaj li suspektis.

Hum! Ŝajnas al mi, ke kiu eniras en ĉi tiun kaŝtruon, tiu ne eliras el ĝi.

- Anstataŭ viziti nian karan jaguaron, mi pensas, ke estus pli bone iri preĝi por li...

Kaj tiu tertestudo estis la sola, kiu sin savis.


(1) "iraro" (el la tupia lingvo): speco de karnomanĝulo (scienca nomo: eyra barbara); konata ankaŭ en Brazilo kiel "mielmanĝulo".
(2) "kapivaro": la plej granda ronĝulo (el la tupia lingvo = kapi'wara) ;

Verkis: Monteiro Lobato.
Tradukis: Djalma de Souza Lima.

[Reveni]