Korniko diskutis kun la sabiao kaj asertis: - Mia voĉo estas pli bela ol via...
Ĉar la aliaj birdoj ridis pri tiu pretendemo, la bruegema pluma tedbabilulo blekis furioze:
- Mi ne volas aŭ di mokadon! Tiu estas afero tre grava, kiu bezonas klarigon de juĝisto. La sabiao kantos, mi kantos - kaj la verdikto decidos, kiu esta la plej bona. Ĉu vi konsentas?
- Jes! Ni konsentas - pepis la birdoj. - Sed, kiu estos la juĝisto?
Dum ili debatis pri tiu punkto de la afero, iais malproksime azeno.
- Jen la solvo! - ekkriis la korniko - Jen juĝisto el la plej alta rango por la juĝo pri la muziko, ĉar neniu besto havas orelojn tiom grandajn. Ni invitos lin por juĝi nian disputon.
La azeno akceptis esti la juĝisto kaj tuj lokiĝis en la centro de la birdara rondo.
- Atentu! Komencu! - li ordonis.
La sabiao saltetis antaŭen, malfermis la bekon kaj kantis. Li kantis - pli bele ol iu ajn sabiao iam kantis - belsonajn trilojn plej melodie kaj klare.
- Nun mi! - diris la korniko kaj elpaŝis antaŭen, malfermis la bekaĉon kaj blekis per kriegado, kiu povus rompi la timpanojn eĉ de la surduloj.
Post la fino de la konkurso, la juĝisto balancis la orelojn kaj verdiktis:
- La venkinto estas la korniko, kiu kantas multe pli bone ol la majstro sabiao.
"Kiu naskiĝas azeno, kun juĝista talaro aŭ ne, mortas azeno"
- Mi komprenas... - diris Nazeto. (1):
- La korniko elektis la azenon kiel juĝisto ĝuste, ĉar azeno scias nenion pri muziko, malgraŭ ke li havas grandegajn orelojn. Tiu korniko estis ruzega...
- Nu, se nia "Parolanta Azeno" (2) povus elekti - diris Emilia - malvenkus la korniko. Ne eblus, ke la konsilanoj ne verdiktus favore al la sabiao! Mi jam rimarkis ke ĉiam, kiam iu birdeto kantas sur branĉo, nia "Parolanta Azeno" streĉas la orelojn kaj aŭskutas, kun rideto sur la lipoj.
Sinjorino Benta (3), kiu estis en la antaŭkuirejo, ridetis kaj lasis la fablon sen iaj komentoj.
(1), (2) kaj (3): Personoj de la "Bieneto de la Flava Pego", verkita de Monteiro Lobato.
Verkis: Monteiro Lobato.
Tradukis: Djalma de Souza Lima.