
La kvin brutoj en la stalo,
ĉe la domo de l' bieno
estas bovo kaj ĉevalo,
ŝafo, kapro kaj azeno.
|

Meleagro kaj ansero,
koko kaj anas', kun ravo,
eksilentas je l' apero
de la multkolora pavo.
|

Birdoj flugas. Fiŝoj naĝas.
Rampas vermo kaj serpento.
En velŝipo hom' vojaĝas
je la blovo de la vento.
|

En la cirko, sen punbato,
kun dresisto ludas foko...
urso estas akrobato...
kaj sur hundo rajdas koko.
|

En pejzaĝ' kun monda famo,
en river' nomata Nilo,
banas sin hipopotamo,
rinocer' kaj krokodilo.
|

Ĉasas indiĝena viro
en brazila praarbaro.
Ne timigas lin tapiro,
nek boa', nek jaguaro.
|

El flugbirdoj la plej grandaj
estas certe la kondoroj.
Ljamo, en altaĵoj Andaj,
vidas ilin en la foroj.
|

La giganto de l' arbaro
estas ja la elefanto,
sed baleno, en la maro,
pli ol ĝi estas giganto.
|

La simioj estas bestoj
kun plej granda hom-similo...
Aŭdus tion kun protestoj
la ĉimpanzo kaj l' gorilo.
|

Por defendo de l' histrikoj,
de la polpoj kaj putoroj,
estas inkoj, pinglaj pikoj,
ĵetoj de malbonodoroj.
|

Se formikoj estas plagoj
por plantej' laŭ niaj spertoj,
vivu la mirmekofagoj,
la dazipoj kaj lacertoj!
|

Ĉiam zorgu pri abelo
kun atento kaj trankvilo.
Ju pli dolĉa la mielo,
des pli vunda la pikilo.
|

Bedaŭrante la destinon,
muŝo krias: "Ve! Ho, ve!"
Antaŭvidas tujan finon
en la buŝ' de arane'.
|

El trueto, kun kuraĝo,
mus' aperas, sub la luno.
Kuras rekte al fromaĝo,
kaj la kat' al ĝi, por puno.
|

Lup' ululas... ho! teruro!
Vulpo rabas la kaptitojn
en kokej'... kaj, sur la muro,
geko manĝas la moskitojn.
|

Se leon', sen vol' aŭ plaĉo,
irus al Azi', en migro,
tie estus ĝi bestaĉo,
kaj la reĝo estus tigro.
|

La papago ne parolas:
nur ripetas, sen kompreno.
Sed la homoj nun kontrolas
komunikon de delfeno.
|

Loĝaj dramoj kaj komplikoj
ofte trafas multajn homojn,
sed mituloj kaj helikoj
ne forlasas siajn domojn.
|

Estas belaj: la koloroj
de ara' kaj papilio,
kolibretoj apud floroj,
kaj la voĉ' de kanario.
|

Blankaj cignoj naĝas bele
sur lageto, ĉe la maro...
Ŝvebas mevoj surĉiele,
kaj alflugas hirundaro.
|

Estu ne nur en muzeoj
la belaĵoj de l' naturo:
Vivu la paradizeoj,
la fazanoj kaj l' menuro!
|

Tamen ankaŭ estas hido:
en la porkoj kaj skaraboj,
en serpento kaj akrido...
ratoj, blatoj, kankroj, kraboj...
|

La veneno de krotalo,
skolopendro kaj skorpi',
pli ol hufoj de ĉevalo
havas da danĝer' por ni.
|

Forremante el la kajo,
restu firme en la barko!
Fuĝu de l' vosto de l' rajo
kaj de l' dentoj de la ŝarko!
|

- Ĉio sekvas saĝan planon...
Ĵetu for senkaŭzan timon!
Cikoni' portas infanon
kaj anĝel' portas animon!
|

- Vidu la rapidajn kurojn!
Kaj la koloj ankaŭ samas!
- Sed la strut' havas du krurojn,
kaj nur la ĝirafo mamas...
|

En rilato al la falko
agloj estas ja enormaj...
Kornoj de la cerv' kaj alko
estas iom malsamformaj.
|

Krom la fiŝoj, en la maroj
estas granda best-vari':
salikokoj kaj omaroj
estas ja frandaĵ' por ni.
|

Kun rapido kaj kun fido
gaje saltas bestoj du:
estas ja kanguruido
en la poŝ' de l' kanguru'.
|

Por noktua belulino
rigardanta tra-fenestre
la vesperto, kun fascino,
serenadis muzikestre.
|

Ran' kaj bufo, unutone,
kantis base, dum la gril'
akompanis violone...
kaj cikado, per fajfil'.
|

La lampiroj, el la foro,
venis, ĉiu kun kandelo.
Kaj kuniklo kaj leporo
kriis: "Kiel granda belo!"
|

Famaj estas: vulpaj feloj,
plumaj liroj de menuroj...
kaj la ĝiboj de kameloj,
kaj la vostoj de sciuroj,
|

kaj la frakoj de pingvenoj,
kaj la beko de tukano,
kaj la grando de balenoj,
kaj l' bekpoŝ' de pelikano...
|

super la mortint' - vulturo...
apud la mortint' - ŝakalo...
en testud' - kirasa duro...
kaj klakilo en krotalo...
|

silko de la raŭp' japana...
de la drak' - la fajra vomo...
kaj la vivo malhumana
kaj malsaga de la homo...
|

nigra-blankaj zebraj strioj,
mort' heroa de kobajo,
multkolor' de papilio
kaj la vosta vip' de rajo...
|

la okuloj de la linko
kaj l' oreloj de l' azeno...
beko de ornitorinko...
hida bleko de hieno...
|

la bekpiko de la pego
en konstanta ligna boro,
la konstrua laborego
de formiko kaj kastoro...
|

de la ŝafo - multa lano,
de l' abelo - la mielo...
ĉio, ŝajne, laŭ la plano
kaj l' ordono de l' ĉielo.
|
|
|