Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
29796 vizitantoj.

KKE » Por Komencantoj » Kantoj » Kanto de l' Kamparano

Kanto de l' Kamparano

Tritika plantejo kovriĝis per or'
por ni!
La radoj kantadas en sia labor'
por ni!
Por l' senlaca laboro de la kamparan'
ne mankos butero, fromaĝo kaj pan'
por li kaj mi kaj vi!

De fruktoj diversaj pleniĝas arbar'
por ni!
Bovinoj dikiĝas de jaro al jar'
por ni!
Diras nia pejzaĝo el oro kaj blu'
- Ne estos malsato en mondo, ne plu!
ne plu! ne plu! ne plu!

Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves.
Kanto: Joel de Castro kaj Franca Fenati.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 1268 KBajtoj

[Reveni]