Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
29796 vizitantoj.

KKE » Por Komencantoj » Kantoj » Antaŭen

Antaŭen

Marŝu, soldatoj
de paco kaj esper'!
La homoj estos fratoj
en nia tuta ter'.

Marŝu, bravuloj!
Antaŭen iru ni!
Forpelu la nebulojn
de homa malraci'.

Marŝu sen timo
vi, frato kaj fratin'!
Per unu sola lingvo
homar' komprenos sin!

Fonto: KD Rapida Vojo al Legado kaj Kanto.
Teksto: Sylla Chaves.
Kanto: Amâncio de Castro.
mp3_16x16.gifMP3-Dosiero: 660 KBajtoj

[Reveni]