KD en Esperanto de brazila muzikistaro Merlin. Enhavo: 1. Aferoj por Gardi; 2. Alia Mondo; 3. Se Mi Povas; 4. Finfine; 5. Ho! Mia Kor'! 6. Verda Soldato; 7. Nokta Trajnejo; 8. Vidu; 9. La Tondro; 10. La Bono. Noto: Enhavas komputilan aldonaĵon.
Ĉu vi scias, ke antaŭ kelkaj jaroj KKE eldonis ĉarman infanlibron en Esperanto?
» Prelego de Renato Corsetti
Kun tre granda plezuro mi tralegis vian libron "Veterano?". Pro la ĝuo, kiun faris al mi tiu interesa, bone kaj modele redaktita verko, mi sentas urĝan bezonon esprimi al vi mian sinceran gratulon. Ankaŭ mi estas kalkulata iamaniere kun la veteranoj - mi batalis ja en la iom paca armeo dum 45 jaroj, ne ĉiam venke - kaj do rekonas en multe el tio, kion vi tuŝas, la portreton de mia propra situacio. Malgraŭ la disiga distanco de vastaj maroj, niaj spertoj estas esence similaj kaj samaj. Kaj same kiel vi mi neniel dubas pri la estonteco de nia komuna tiel kara lingvo Esperanto.