|
|
Enhavtabelo
Esperanto en la BibliotekojPrezentoLa kampanjo “Esperanto en la Bibliotekoj”, kiu celas liveri esperantajn librojn al bibliotekoj, starigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en julio/2001, okaze de ĝia 50-jariĝo, funkcias per la sendado de libroj en aŭ pri Esperanto al bibliotekoj en Brazilo kaj en aliaj landoj. Kelkaj Provizitaj Bibliotekoj
Kelkaj Senditaj Libroj
KomentojMi skribas al vi por informi pri la rezulto de la sendo de libroj al la biblioteko, en Lorena. La afero bone prosperis. Kiel mi antaŭe anoncis, nia grupeto de geesperantistoj are vizitis la institucion, post interkonsento kun la respondeca sinjorino kaj transdonis la materialon, kune kun aliaj informfolioj. Ŝi tre simpatie kaj interesite akceptis nin, kaj ŝi eĉ proponis malfermi sekcion de Esperanto en la biblioteko, ĉar ni esprimis la intencon de tempo al tempo aldoni aliaj verkojn al la kolekto. Post kelkminuta babilado, ŝi invitis nin por intervjuo en sia radiprogramo (loka stacio), en iu proksima sabato. Ni fotis la renkontiĝon kaj mi intencas sendi al vi unu el la fotoj. Mi pensas ke la sperto estis tre riĉa, kaj eble utilos al aliaj grupoj, en aliaj urboj. Mi ege gratulas vin pro tiu brila ideo. KKE sidas en bonaj manoj!
Saluton, Paulo Sérgio Viana. Kiel Vi Povas Helpi?La kampanjo estas subtenata de deko da malavaraj brazilaj e-istoj, kiuj libervole mondonacas al ĝi.
Se iu volas kontribui al la kampanjo povas deponi monsumon en la bankkonto de KKE ĉe Bradesco S/A, konto n. 6300-2, Agentejo 3176-3 (Cinelândia) aŭ deponi en la konto de KKE ĉe UEA (kkde-h). |