Logo

Analogeco inter Tajpado kaj Esperanto

Antaŭ kelkaj jardekoj, tajpadi fariĝis fakte “arton”. Pro ekvastiĝo de skribmaŝinoj (1873), tajpistoj iĝis gravaj “dent-radoj” de la socio, ĉar tian arton malmultaj homoj scipovis. Tial estis kreitaj kursoj pri tajpado, esencaj por granda parto el la postenoj ĝis la jardeko 80.

Privataj komputiloj pli kaj pli ordinariĝis ĉar ili kuntenas diversajn funkciojn en unu nur aparato, inkluzive anstataŭigante la skribmaŝinon. Nuntempe plejparto el la laboroj estas plenumataj per komputilo, kaj la interfaca ilo homo-komputilo kiu postulas plej grandan lertecon en tiu situacio estas la klavaro.

Kaj, kiel kutime pri popularaj aferoj, ĉiuj komencis devige tajpadi, preterigante la profesion de tajpisto kiel malgravaĵon, eĉ malaperigante ĝin: lastatempe tajpadon oni ofertas kiel malformalan servon.

Hodiaŭtempe, oni povas aserti ke plejparto el la uzantoj de komputilo scias tajpadi. Kaj el tiu parto ekzistas kelkaj kiuj opinias ke ili tajpas rapide kompare al la ceteraj, tamen tiuj ne atingas eĉ 50% el la kapablo ili povus akiri. Kaj tiuj, kiuj sukcesas sufiĉe rapide tajpadi, mulfoje prezentas neregeblajn kutimaĉojn dum la tajpado.

La tekniko

Tuŝtajpi (aŭ tajpi per tuŝsenso) signifas, ke oni uzas nur tiun senson por kunmeti la signojn, el kiuj konsistas la vortoj, sen bezono nepre uzi la vidsenson, ĉar la pozicio de ĉiuj klavoj estas parkeritaj de la cerbo. Por tion sukcesi, oni devas uzi plimulton el la fingroj: per ordinara klavaro, minimume 9 fingrojn de la manoj.

Tiel, oni atingas altan efikecon por verki diversajn tekstojn, sen ajna perdo de tempo priatentante la ilon por skribadi, la klavaron. Flue tajpadi estas kvazaŭ bicikli: la fingroj moviĝas per aŭtomataj refleksoj, lasante la menson libera por sin esprimi rapide: tio estas vere neimagebla travivaĵo.

Ĉu celi nur rapidecon?

Plirapidigo estas la plej granda avantaĝo oni deziras el la lernado de tuŝtajpado. Ekzemple, tiu kiu aktuale tajpadas uzante nur 4 fingrojn povus simple duobligi la rapidecon per la uzo de ĉiuj fingroj. Laboro postulanta 4 horojn fariĝus 2-hora, granda ŝparo de tempo. Tamen, rapideco estas nur unu el la kaŭzoj de entuta pligrandigo de produkteco.

Rapideco kaj korekteco

Ĉar tuŝsensa tajpado estas aŭtomata kapablo, logike oni asocias lertan tajpiston al rapida tajpado, sed pli bona priskribo estus senerara tajpado. La ĉefa utilo de tuŝsensa tajpado, por la verkanto aŭ studanto, venas de tio, ke enmeti datumaron per klavaro ne plu postulas konscian penson, kun vida kontrolo. Tio estas:

  • Dum la verkado de teksto, ne plu necesas ke la verkanto interrompu sian pens-ĉenon por serĉi sur la klavaro la lokon de specifaj klavoj, aŭ por korekti tajperarojn.
  • Tuŝsensa tajpanto, dum kopiado de teksto el iu papera fonto, ne plu bezonas dividi sian atenton inter la fonto, ekrano kaj klavaro, kiel mallertulo farus ordinare. Anstataŭe, oni simple tenas sian tutan atenton al la fonta teksto, fidante ke sia tajpada kapablo rekte transigas penson al datumaro senerare.

Tiuj profitoj estas akireblaj per persista praktikado. La finrezulto povas esti elmontrita kiel gapiga indikilo de tajpada rapideco, kie la fingroj kunfratiĝas kun la pensoj, sed la subkaŝita vera elmontro estas pri fidinda korekteco, kiu tajpada trejnado promociis al rapideco.

Komforto

Enirinte la mondon de tajpado, oni malkovras grandan fuŝaĵon, kiu ĝis hodiaŭ malutilas la homaron. Temas pri la (mal)komforto dum laborado antaŭ komputilo (kaj klavaro), pri la sano de niaj manoj kaj brakoj, temas ja pri ergonomio! Jen iomete da historio, por klarigi la aferon.

Dvorak kontraŭ QWERTY

En 1868 Christopher Latham Sholes patentis en usono sian skribmaŝinon, nomita “Type-Writer” (Tipo-Skribilo). Ĝi estis simplega, kaj la aranĝo sekvis abocan ordon. Estis problemo pri miskunigado de tip-stampiloj samtempe, dum oni tajpus pli rapide. Por solvi tion, James Densmore, partnero de Sholes, sugestis apartigi la tipojn kiuj aperas plej ofte sinsekve en la angla. Tio igis Sholes dislokigi laŭ iom hazarda maniero la literojn sur la klavaro, kreante la ĝis nun tre konatan aranĝon QWERTY. Evidenteco pri tiu hazardeco troviĝas en la centra linio, kiu ankoraŭ similas al aboca sekvo da literoj: {A, s, D, F, G, H, J, K, L}.

Sholes vendis la rajtojn pri aplikado de la maŝino al Densmore, kaj tiu siavice trasvendis tiujn rajton al la entrepreno Remingtnon. En 1873 estis lanĉita de Remington la unua versio de tiu aparato, la unua praktika skribmaŝino kiu atingis sufiĉan sukceson. Ĝi ankoraŭ prezentis problemojn kaj nova versio aperis en 1878, kiu estis tre simila al la lastatempaj modeloj.

Sholes daŭrigis la studadon de pli bona aranĝo kaj patentis pli logike elpensitan version en 1896, kiu estis tute rifuzita de Remington pro jam vasta disvendado de la unua modelo: oni ne povus riski furore sukcesantan negocon. Pro tiu situacio, ĝis hodiaŭ oni devas kapitulaci al tiu modelo, elpensita ne zorgeme al la estontaj uzantoj, la tajpistoj, sed nur por solvi problemon koncernan al la mekanika limigita aparato.

En 1932, Dr-o August Dvorak, usona edukada psikologiisto (ne konfuzu kun la rusa komponisto Antonin Dvorak), studis kaj patentis plejbonigitan klavar-aranĝon, per serioza esploro kaj aplikado de logiko. Li ne nur prienketis literojn, duliteraĵojn kaj vortojn de la angla lingvo, sed li ankaŭ observis profesiajn tajpistojn dum ilia praktikado.

La ĉefa kriterio por krei dvorakan aranĝon koncernas la fingro-movojn. Por ebligi pli da komforto kaj, aŭtomate, rapideco, oni devas minimumigi la kvanton da movoj de la fingroj. Per statistika laboro pri la angla ortografio, Dvorak sukcesis kun sia aranĝo, ke 70% el la bezonataj tuŝoj plejeble restu ĉe la centra linio de la klavaro, dum la aranĝo QWERTY tenas nur 31%. Tio estas, per dvorako, plejparte vi tenas viajn fingrojn en la ripoza pozicio, sen bezono streĉadi ilin: pli da komforto por vi!

Malgraŭ ĉio ĉi, ĝis hodiaŭ la dvorak-aranĝo ne estas vaste agnoskita kaj aplikata. Oni eĉ trovas komercajn modelojn de komputilaj klavaroj kun la klavoj jam tiel dispoziciitaj. Tamen, tio vere ne multe gravas, ĉar per komputilo, oni povas facile ŝanĝi la funkciojn de la tuta klavaro per programaraj rimedoj.

Brazila Dvorak

Agnoskinte la gravecon de dvorako por nia sano, oni povas pridemandi nun: “Ĉu tiu aranĝo taŭgas por iu ajn lingvo?”. Akra respondo: “Tute ne!”. Ĉar la plejbonigita kriterio rilatas al la ortografio de la lingvo, kaj oni scias ke ĉiuj lingvoj estas tre malsamaj inter si, facile oni konkludas ke komforta tajpado estas treege ligita al la lingvo mem.

Tial, en 2005, la komputilisto Ari Caldeira sekvis la paŝojn de Dvorak kaj proponis novan aranĝon por komforte tajpi en la portugala lingvo, kaj por brazilanoj, kaj por portugaloj, kaj por afrikanoj (kaj eĉ por tiulingvaj esperantistoj). Li rigore studis la portugalan ortografion kaj kongrue komparis kun antaŭaj studoj de Prof-ro José Marcelino Poersch (de PUC-RS), faritaj inter 1987 kaj 1991. Do, li sukcesis interesan kaj provindan aranĝon, tre konvena por ni portugal-lingvanoj.

Por pliaj informoj, oni nepre legu portugale, ĉe:

http://www.tecladobrasileiro.org

La nomo de tiu nova aranĝo estas “Teclado Nativo” (Originala Klavaro), ni forte rekomendas uzi ĝin. Kaj interesa afero: ĝi estas eĉ pli facile parkerebla ol la abomeninda hazardeca QWERTY.

Por lerni

Ekzistas aplikaĵoj kiuj helpas rapide lerni la teknikon tajpi per tuŝsenso en komputilaj klavaroj. Mia sugesto estas la tiel nomata “Klavaro”. Jen la retpaĝaro:

http://www.klavaro.sourceforge.net

Sed vi povas elekti inter pluraj aliaj, per tiu alia paĝo (tamen, nur angle):

http://www.typingsoft.com/all_typing_tutors.htm

Atesto

Jen atesto de virino kiu estas kontenta pri sia nova kapablo tajpi libere. Unue mi montras la tradukon al Esperanto, poste estas la originala mesaĝo, en la hispana lingvo.

Tradukite al Esperanto

Kiel fartas vi? Mi nomiĝas Maria Fernanda Velazkez, mi studas por licencio kaj antaŭ malmulta tempo mi uzadis iomegon da tempo por redakti miajn ekzercojn. Tiu ĉi mesaĝo celas danki vin pro la interaga kurso de tajpado disponebla por Linukso, ĉar, kiel vi devas jam imagi, mi sukcesis ege malpliigi la bezonatan tempon por prilabori la skribadojn, danke al la kapablo mi disvolvigis per trejnado kun tiu kurso. Ke tiu ĉi mesaĝo portu dankojn nome de pluraj el miaj amikoj, kiuj ankaŭ plenumis la kurson ĉe mia komputilo.

Originala hispane

Que tal, mi nombre es María Fernanda Velázquez, estudio la licenciatura y hasta hece apenas poco tiempo le invertía gran cantidad de tiempo a la redacción de mis prácticas. Este correo electrónico es para agradecerle por el curso interactivo de mecanografía disponible para Linŭ, pues com usted ya debe imaginas he reducido considerablemente el tiempo de manufactura de los escritos gracias a la habilidad que desarrollé al ejercitarme con dicho curso. Sirva de conducto este correo para expresar el agradecimiento a nombre de varios de mis amigos que también tomaron el curso en mi maquina.

Konkludo (resume)

Por konkludi, mi simple resumas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, poste vi mem decidu ĉu indas al ne klopodi lerni lertan tajpadon.

Avantaĝoj

  • Oni akiras pli da:
  1. Efikeco;
  2. Produkteco;
  3. Memfido;
  • Precipe pro:
  1. Liberigo de la pensoj;
  2. Korekteco;
  3. Rapideco;
  • Sekve, oni sukcesas:
  1. Ŝpari tempon;
  2. Akumuli iom pli da admiro;
  • Okaze de alkutimiĝo al dvorak-aranĝo, oni sukcesas:
  1. Eviti vundiĝojn pro ripetecaj movoj;
  2. Pli da sekureco en via propra komputilo (ĉar la nova klavar-aranĝo estos kvazaŭ ĉifraĵo por la ceteruloj).

Malavantaĝoj

  • Pro la alta efikeco, venas:
  1. Pli da laboro;
  2. Pli da tempo antaŭ la komputilo;
  3. Atakoj de fiereco;
  • Okaze de rezigno pri la dvorak-aranĝo, jen la problemoj:
  1. Probablaj vundiĝoj pro ripetecaj movoj;
  • Okaze de alkutimiĝo al dvorak-aranĝo, jen la problemoj:
  1. Manko da subteno ĉe fremdaj komputiloj;
  2. Ne plu vi sukcesos tajpi per unu nur mano, serĉante la klavojn: vi nur povos kalkuli je via tuŝsenso, uzante ambaŭ manojn (tamen, vi povas praktiki alternativajn teknikojn por nur dekstra aŭ maldekstra mano).

Fina diskuto: kiel tajpado analogas al Esperanto?

Fine de tiu ĉi prelego, ni konstatas, ke la parolado ankoraŭ ne aludis Esperanton. Do, ĉu nur ruzaĵo por allogi pli da spektantoj? Jes, nur tio, simple... Tamen, por ne tro disrevigi vin, ni povas ludi iomete por montri kelkajn rilatojn. :-)

Unue, la enketo:

  1. Kiuj el vi uzadas komputilojn?
  2. El tiuj, kiuj ne aplikas teknikan tajpadon?
  3. El tiuj lastaj, kiuj konvinkiĝis kaj decidis tuj lerni la teknikon?

Analogan enketon ni povus apliki, post prelego pri Esperanto al ekstera publiko:

  1. Kiuj el vi bezonas aŭ ŝatas sperti internaciajn rilatojn?
  2. El tiuj, kiuj antaŭe ne konsciis pri la ekzisto de Esperanto?
  3. El tiuj lastaj, kiuj konvinkiĝis kaj decidis tuj lerni la lingvon?

Verŝajne la rezultoj estus tre similaj, ĉu ne? Aliajn analogecojn rimarkindajn estas:

  • Kaj tajpado-tekniko kaj Esperanto ekaperis en la fino de la 19-a jarcento, proksimume de 1890.
  • Ekde la disvastiĝo de komputiloj, jen pliakriĝas la problemoj pri tajpado (uzante QWERTY) kaj pri komunikado (uzante la anglan): kaj dvorak-aranĝo kaj Esperanto estas preterlasitaj, malgraŭ iliaj avantaĝegoj.
  • Tamen, per disvastiĝo de interreto, informiĝo fariĝas pli efika, kaj ambaŭ proponoj trovas pli facilan vojon al aplikado.
  • Do, kaj por plibonigi la tajpadan teknikon (dvorako), kaj por plibonigi la komunikadon en la mondo (Esperanto), oni devas alfronti fortajn ekonomiajn barojn, ĉar ne ekzistas merkata intereso pri tiuj “varoj”.
  • Argumentoj por ne akcepti tiujn “varojn” estas similaj: tre malfacilas lerni ilin, oni ne sentas sin kapablaj fari tion, oni ne havas tempon por zorgi pri tio.

La lastan argumenton ni povas kontraŭstari tiel: per tajpado-tekniko vi gajnos tempon, kaj kun la ŝparita tempo, vi lernos kaj aplikos Esperanton!

Bibliografio

eo/palestras/tajpado_kaj_esperanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/04/16 06:58 de fefcas
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]