Logo

La Astrologia Mapo de Zamenhof

Enkonduke

La unua kontakto, kiun mi havis kun la astrologia mapo de Zamenhof estis en Julio 1985, en Belo Horizonte, okaze de la 21a Brazila Kongreso de Esperanto. En tiu evento samideano Adonis Saliba prelegis pri tiu temo. Kvankam en tiu tempo mi ankoraŭ ne okupiĝis pri astrologio, mi ĉeestis tiun prelegon kaj opiniis ĝin interesa. Tiam mi estis estrarano de Brazila E-Ligo, en Rio, kaj petis al Adonis disponigi la tekston por publikigo en la gazeto Brazila Esperantisto. Kaj fakte tio okazis. En Brazila Esperantisto no 287 (okt-dec/85), Luiz Alberto Martins, tiama redaktoro de la gazeto, miapete, publikigis la tekston de tiu prelego.

Jaroj pasis. En 1991 mi komencis okupiĝi pri astrologiaj studoj. En la fino de la naŭdekaj jaroj, samideano Jorge das Neves, invitita de mi, faris prelegon pri astrologio en la sidejo de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, kaj prezentis dum la prelego interalie kiel ekzemplon la Zamenhofan mapon kun komentarioj.

Estas necese klarigi ke por prepari iun ajn astrologian mapon oni bezonas tri bazajn informojn: la dato, horo kaj loko de la naskiĝo de iu aŭ io. En la citita prelego de Jorge das Neves li prezentis korektitan naskiĝmapon de Zamenhof, laŭ ŝanĝoj faritaj de Adonis Saliba. En sia prelego de 1985, Adonis Saliba konsideris ke Zamenhof naskiĝis je la 11:25 atm, dum en tiu korektita mapo prezentita de Jorge das Neves li konsideris ke Zamenhof naskiĝis je la 10:56 atm. La kialon de tiu ŝanĝo mi ne scias, sed konsiderante la seriozecon kaj kompetentecon de samideano Saliba, mi konsideros por mia interpreta laboro tiun lastan version (la korektita mapo).

La mapo interpretita

En iu ajn astrologia mapo enestas pluraj informaj pri la koncerna persono aŭ aĵo. Mia interpreto ne intencas esti kompleta. Mi volas nur elstarigi kelkajn erojn de la mapo, konsiderante precipe konatajn faktojn de la Zamenhofa vivo.

La Suno

Per la kono de la naskiĝdato de iu aŭ io, oni estas informita pri ties suna signo. Zamenhof naskiĝis la 15-an de Decembro; do li estis sagitariano. Interalie sagitariano estas persono, kiu subtenas noblajn ideojn kiel la universalan amon kaj mondan pacon. Tia estis Zamenhof!

En lia mapo la Suno ankaŭ troviĝas sur la deka domo, kiu estas indiko ke li elstariĝos kaj famiĝos en sia medio. Zamenhof, kiu devenis de malriĉa familio kaj naskiĝis en malgranda urbo de Pollando, sed en 1959 estis deklarita de UNESKO kiel granda personeco de la homaro!

Krome la Suno troviĝas en konjunkcio kun Merkuro, indikante ke ni estas antaŭ vigla pensulo. Zamenhof ne nur kreis lingvon, sed ankaŭ elpensis Homaranismon! Tiu konjunkcio ankaŭ indikas ke la sukceso de Zamenhof en la vivo estos iel ligita al iu afero, kiu koncernos al komunikado. Ĉu tia ne estas Esperanto?

La Suno ankaŭ troviĝas en triangulo kun Saturno, kio indikas personon respondecan kaj kies sukceso en la vivo dependas de siaj propraj klopodoj. Ĉu tio ne respondas al la realo?

La Suno estas en kvadraturo kun Neptuno. Interalie tio povas indiki personon senteman al la suferado. Sed tiu aspekto ankaŭ signifas ke li en iu momento de sia vivo povas esti perfidita. Estas ĉies konata la Beaufronta epizodo en la vivo de Zamenhof!

La Ascensia signo

Krom la suna signo, ni havas la ascensian signon, kiu rilatas al la horo de la naskiĝo. Laŭ tiu flanko Zamenhof estis amforano. Justeco kaj frateco estas vortoj, kiujn ni povas alglui al ĉiu amforano. Kiu ne memoras pri la Zamenhofa devizo justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj? Tutcerte tipa amforana frazo! Krome sur la unua domo, kiu en lia mapo estas tre ampleksa, oni trovas du aliajn signojn â Fiŝo kaj Ŝafo. Fiŝano ĝenerale estas sentema persono. Ĉu Zamenhof ne estis tia? Ŝafano estas iniciatema homo. Ĉu Zamenhof ne agis tiel plurfoje en la daŭro de sia vivo? Krome ŝafano ĝenerale estas homo plena de energio. Ĉu Zamenhof ne estis tia, laborante la tutan tagon en sia konsultejo kaj vespere sub la lumo de kandeloj laboris super E-aj aferoj?

La Luno

La Luno en Virgo montras personon kun deziro esti utila al aliaj, dum la Luno sur la sepa domo indikas ke la kunulino povos esti sentema persono. Krome la Luno estas en konjunkcio kun Saturno, indikante ke tiu kunulino povos esti tre respondeca persono. Ĉu ne estis decida faktoro por la apero de Esperanto la sentemo kaj apogo de Klara al la ideoj de Ludoviko?

Aliaj interesaj informoj en la naskiĝmapo de Zamenhof

Neptuno

Neptuno sur la unua domo kaj en la signo Fiŝo pliintensigas la sentemon de la persono. Krome indikas talenton por poezio kaj muziko. Ĉu la vivo de Zamenhof ne konfirmas tion?

Urano

Urano en astrologio estas konata kiel simbolo de inventemo, originaleco kaj neordinareco. Kaj la tria domo estas interalie la domo de komunikado, parola kaj skriba. La ĉeesto de Urano sur la tria domo de la naskiĝmapo de Zamenhof estas tre interesa afero, ĉar mi pensas ke ĝi estas indikilo ke li iamaniere kreos ion neordinaran rilate al komunikado. Ĉu Esperanto ne estas ĝuste tio? Krome en kelkaj astrologiaj manlibroj estas informo ke tiu pozicio de Urano estas signo de genieco kaj originaleco. Ĉu Zamenhof ne estis tia?

Marso

La planedo Marso en astrologio signifas interalie kiamaniere ni utiligas nian energion. Marso estas en Skorpio, indikante ke la persono estas laborema kaj disĉiplinita, konscia pri la celoj atingotaj. La ĉeesto de tiu planedo sur la 9a domo indikas ke temas pri homo kun firmaj opinioj, La aspektoj de Marso kun aliaj planedo kvazaŭ konfirmas kaj pliintensigas tiajn kvalitojn: tre laborema (Marso kvadraturo Jupitero), persistema kaj disĉiplinita (Saturno sesangulo Marso) kaj intensa neceso venki iuj ajn defion (Marso opozicio Plutono).

Konklude

En pluraj lokoj de la mapo oni trovas signojn pri la persistemo, preskaŭ obstinemo de Zamenhof: Luno kvadraturo Urano, Ascensia signo en Amforo, Marso sesangulo Saturno, Saturno en Leono, Saturno kvadraturo Urano.

Fine valoras la penon elstarigi la pozicion de Jupitero en la astrologia mapo de Zamenhof: Jupitero en Kankro, indikante ke li estas bonkora, kompatema kaj protektema rilate al la familio; Jupitero sur la 6a domo, indikante ke labori estas plezurige kaj la rekompenco devenas de la servo al la aliaj; Jupitero trigono Neptuno, kiu indikas personon spiritualisman, religieman kaj kiu treege ŝatas helpi la aliajn.

Tiuj estis la ĉefaj ecoj de la naskiĝmapo de Zamenhof. Ekzistas kompreneble pluraj aliaj trovitaj de mi kaj tutcerte trovotaj de aliaj studemuloj de astrologio. Tial bv. konsideri ĉi tiun analizon nur kiel plian kontribuon tiukampe.

Prelego farita de Aloísio Sartorato.
Rio/Brazilo. Oktobro 2007.

eo/palestras/la_astrologia_mapo_de_zamenhof.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 22:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]