|
|
Esperantaj Centjariĝoj en 2006Tre estimataj samideaninoj kaj samideanoj, ĉi tie kunvenintaj por partopreno en la 18a Esperantista Renkontiĝo en Rio-de-Ĵanejro. Tutkoran saluton al ĉiuj kaj apartan dankon al la organizantoj de la Renkontiĝo, kiu min distingis per la honora komisio malfermi la laborojn. La temo de la evento ampleksas vastegan, preskaŭ tutan periodon de nia ankoraŭ relative juna movado. Multo, tre multo estis entreprenita dum tiu iomete pli ol centjara aktivado de homoj kaj homgrupoj sin dediĉintaj, kaj ankoraŭ sin dediĉantaj, al laborado por tiel nobla afero kiel Esperanto kaj ties idealoj. Kompreneble duonhora parolado ne povus inde pritrakti tiel vastajn perspektivojn. Pro tio mi elektis, kiel temon de tiu inaŭgura paroladeto, kelke da signifaj faktoj de la unuaj tempoj de nia movado. Mia rigardo do celis ĉefe la jaron 1906, plenriĉan je iniciatoj, kiuj montriĝis decidaj por la irado de Esperanto en nia lando. En la nuna jaro 2006 ni do memorfestas la centjarecon de fekundaj iniciatoj por la disvastigado de esperanto en Brazilo. Ĝis 1906, kiam esperanto estis atingonta la aĝon de dudek jaroj, la aktivecoj de la adeptoj en nia lando karakteriziĝis per trajto komuna al ĉia pionireco: ili ne estis organizitaj, manifestiĝis per la individua agado de homoj, kiuj ĵetadis la unuajn semojn, sin apogante sole nur sur sia fervora idealismo kaj utiligante la rimedojn disponeblajn en la medioj, kiuj al ili malfermiĝis pro la nura forto de iliaj personaj prestiĝoj kaj talentoj. Konsultado al la bonega registro de la esperantista pioniro Antono Caetano Coutinho (1879-1970), titolita “Notoj pri Esperanto en Brazilo, ĝis 1906” kaj presita de la Brazila Spiritisma Federacio en la libro Esperanto-Modelo, vidigas al ni la defiladon de oratoroj, verkistoj, artikolistoj, instruistoj, kiuj, fermentigante la societojn sub sia influado, preparadis la terenon por belaj esperantaj floradoj en la estonteco. El inter la tiom multaj kleruloj tie menciitaj, reliefiĝas la eminenta figuro de Medeiros e Albuquerque, kiu en 1898, en la aprila numero de la Revista Brasileira, direktata de Jozefo Veríssimo, publikigas fekundan artikolon sub la titolo “Unu Lingvo Internacia - Esperanto”, en kiu li, post superrigardo al projektoj de universala lingvo aperintaj antaŭ esperanto, laŭdegas la genian kreaĵon de D-ro Zamenhof. Ankaŭ brilas sur tiu scenejo la figuro de D-ro Jácome Martins Baggi de Araújo, supera juĝisto en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kies e-propagandiloj anigas al la esperantistaj vicoj la brazilan literatoron Artur Azevedo. Estas ja dank' al la artikoloj de Artur Azevedo, ke Caetano Coutinho lasas sin varbi al la esperantaj idealoj kaj poste fariĝas unu el la plej aktivaj propagandistoj de la Lingvo Internacia en Brazilo. Multobliĝas la pioniroj, kreskas la disvastigado per artikoloj, paroladoj, lernolibroj, kursoj, kaj en tiu kadro eklumas astroj de la grandeco de Johano Keating, Tobias Rabelo Leite kaj Everardo Backheuser, kiuj, pro iniciatoj de asocia karaktero, faras el la jaro 1906 ian mejloŝtonon en la disvastigado de esperanto en Brazilo, ĉar ĝis tiam la esperantistoj agadis izole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando. Johano Keating, instruisto de la franca kaj itala lingvoj, kaj Tobias Leite, inĝeniero de fervojoj, fondas en la urbo Kampinoj, la 17an de Marto 1906, la unuan esperantistan klubon en Brazilo, nomitan Suda Stelaro, kies centjareco estas ankoraŭ nun plej inde memorfestata, ekde Marto, de la esperantistaj rondoj en tiu urbo, kie de la 15a ĝis la 19a de Julio, ankaŭ sub la inspiro de la jubileo de Suda Stelaro, havos lokon la 41a Brazila Kongreso de Esperanto. En la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie, ankoraŭ en 1906, Medeiros e Albuquerque elpetis ĉe la registara sfero, pro influo de la Ministro Laŭro Muller, dekreton, laŭ kiu Esperanto estu rekonita kiel “lingvo klara por telegrafio”, Everardo Backheuser, en Majo de tiu sama jaro, iniciatis esperanto-kurson per la gazeto “O Paiz”. Tiu fama periodaĵo, jam de kelka tempo, ankaŭ publikigadis kursojn de la franca kaj angla lingvoj. La valoro de esperanto ekevidentiĝis post la 3a kaj 4a lecionoj, kiam al la Redakcio alvenis leteroj de lernantoj kun tre malmulte da eraroj, dum tiuj skribitaj en la angla kaj la franca atingis la respektivajn instruistojn plenplenaj de eraroj, kelkaj eĉ preskaŭ nekompreneblaj. La sukceso kuraĝigis Backheuser en tia grado, ke li proponas la fondon de unu klubo de esperanto. Tiel entuziasma estis la aliĝo, ke en la 29a de Junio 1906, en la sidejo mem de la gazeto, 100 adeptoj kunvenas kaj fondas la “Brazilan Klubon Esperanto”, kies unuan estraron konsistigis Backheuser mem (prezidanto), Nuno Baena kaj Nerval de Gouvêia (vicprezidantoj), Lauriano das Trinas (sekretario) kaj Honório Leal (kasisto). La agado de la Brazila Klubo “Esperanto”, laŭlonge de sia ekzistado, estis senŝanĝe fekunda, tiel pro la okazigo de konferencoj, kursoj, en diversaj kaj gravaj kulturaj medioj, kiel ankaŭ pro starigo de la bazoj, sur kiuj ĉiam pli kaj pli firmiĝadis la esperanto-movado en Brazilo. Estis certe pro la pozitiva influo de la aktivecoj de la Brazila Klubo “Esperanto”, ke en aprilo de 1907 fondiĝas la “Brazila Revuo Esperantista”, okazas, en Julio de la sama jaro, la 1a Brazila Kongreso de Esperanto, kies solenan malfermon prezidis la Ministro de Internlandaj Aferoj, Tavares de Lira, kaj, kiel decido de la kongreso mem, fondiĝas la “Brazila Ligo Esperantista”, nuntempe “Brazila Esperanto-Ligo”. La “Brazila Revuo Esperantista” fariĝas la oficiala organo de la ĵusfondita Ligo kaj, en Septembro de 1908, adoptas la definitivan nomon “Brazila Esperantisto”. Mi mem povis ĝui, en la komenco de la sesdekaj jaroj, ĉeeston en la kunvenoj de la Brazila Klubo “Esperanto”, kie mi ricevis la fekundan kaj neforgeseblan influon ne nur de tiaj eminentaj, jam forpasintaj, esperantistoj kiel Jozefo Joels, Melo e Souza, Carlos Domingues, Lazarus Briegger, sed ankaŭ de la ne malpli eminentaj Jorge Campos de Oliveira kaj Floriano Pessoa, kiuj ĉiam ankoraŭ brile laboras en la vicoj de la brazila esperanto-movado. La Brazila Klubo “Esperanto”, post 80 jaroj da elstara servado al la afero de la Lingvo Internacia en nia lando, ĉesis ekzisti ĉirkaŭ la jaro 1986, kiam la sidejo de la Brazila Esperanto-Ligo translokiĝis al la ĉefurbo Braziljo. Sed la nobla etoso de frateco, kiu ĉiam regis en ĝiaj kadroj kaj penetradis ĝiajn aktivecojn, ankoraŭ potence influas la poresperantajn laborojn en Brazilo, envolvante en plej noblaj sentoj la idealisman animon de la novaj generacioj, kiuj hodiaŭ direktas la destinojn de la afero de Zamenhof en nia lando. Mi volas fini mian paroladeton per tre signifoplenaj vortoj de D-ro Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, aperintaj en la ĉi-jara maja numero de la revuo “Esperanto”. En sia riĉenhava artikolo titolita - “Mi samopinias kun Claude Piron: Esperanto-movado havas belan estontecon” - D-ro Corsetti plenprave asertas:
“Oni petis min dum la pasinta jaro daŭre verki salutmesaĝojn al centjariĝoj de kluboj kaj asocioj kaj revuoj. Mi ĉiam diris la samon: rigardu malantaŭen, se vi volas, sed nur por fari la samon, kiun niaj antaŭuloj kapablis fari. Ĉio cetera estas vana babilado. Tio eĉ pli validas, kiam oni rigardas malantaŭen por trovi materialon por siaj nunaj polemikoj”. . Ni do rigardu malantaŭen, ĉar la fundamento de niaj aspiroj, projektoj kaj celoj nepre bezonas la bonkvalitan cementon, kiun niaj antaŭuloj, eminentaj aŭ maleminentaj, postlasis al ni per siaj diverskonsistaj kaj diversnivelaj laboroj, ofte plenumataj kun kortuŝa sinofero. Kaj lastlaste mi ne povas ne lasi vin sen almenaŭ informo pri fidinda fonto, en kiu vi trovos superrigardon al la irado de nia brazila movado dum tiuj cent jaroj. Mi aludas la bonegan tekston, kiun la klera kaj fervora samideano James Rezende Piton, el Kampinoj, verkis, kun kontribuoj de Fernando José Galvão Marinho kaj la karmemora Symilde Schenk Ledon, por la Kongresa Libro de la 87a Brazila Kongreso de Esperanto en Fortaleza. Tiu teksto disponeblas ĉe la ttt-ejo de la Kultura Centro de Esperanto, el Kampinoj. Honoron, gloron kaj dankon al la bravaj pioniroj de 1906, al iliaj antaŭuloj kaj posteuloj! Belan feston okaze de nia hodiaŭa renkontiĝo! Fruktodonajn inciatojn kaj konkludojn el la komuna laborado de ĉiuj ĉi tie kunvenintaj! —
Affonso Borges Galego Soares. |