|
|
Marborda GalopoInviton per rimoj ni kantas gitare, flugante sur versoj al samideanoj, najbaraj popoloj kaj foraj landanoj, per voĉo kantanta sincere kaj klare kaj kor' kiu vibras eksterordinare. Al ili ni vokas: ĉi-tien, fratar', por montri la mondon, ke la lingvo-bar', venkite forfuĝis jam de Esperanto, laŭ versoj kantataj de l' prava kantanto, kantanta galopon ĉe l' bordo de l' mar'. Ni kantas invite la esperantistojn ĉi -tien, por la okdeksepa kongreso; en jar' dumildua, en plena sukceso, ni ĝuu la artojn, ni ĝuu l' artistojn, kaj la instruantojn, poetojn, lingvistojn, uzantojn de lingvo, ne simple de var'! La internacia esperantistar' bonvolu akcepti ĉi nian inviton: ni kune de l' paco refaru la riton, kantante galope ĉe l' bordo de l' mar'. Al temo kongresa (jen ĝi: Esperanto: faktor' de moderna civilizaci') fiere invitas ni ĉiujn el vi fiere sed milde, sen ĝeno, sen vanto! Favoras al versoj, favoras al kanto, la lingva trezor' de l' genia Lazar', la maroj, la lando de Majstr' Alenkar', la verda ĉeesto de Paŭl' Amorim' riĉeco je homoj, graveco kaj rim' en nia galopo, ĉe l' bordo de l' mar'. Sub nia Brazila Esperanto-Ligo kaj sub Cearaa Esperant'-Asocio; sub via bontrov', sub la benoj de Dio, nin ĉiujn kortuŝas ĉi via venigo far ni, cearae, laŭ briza kantigo de nia deziro vin vidi, fratar', sub hela lumbril' de Sudkruca Stelar', sub varma, lumarda sun' de Ceara' membraron de BEL, CEA kaj UEA, kantanta galope ĉe l' bordo de mar'.
|