Logo

Barketo

Tago de lum'
Festo de l' sun'
Kaj barketo sur la flu'
De la mara milda blu'
Ĉie - somer'
Kaj amas ni
Sur barketo en lazur'
Kun senhalta glata kur'

Senzorge son' de la kanzon'
Nun eliras de la mar'
Jen la sun'
Barko kaj lum-flu'
Tagoj el hel-blu'

Reven' de l' mar'
La sven' de l' sun'
De l' barketo la plu-ir'
Kaj al kanto jen dezir'
Nun insular'
De suda mar'
Kaj la barko estas kor'
Sur kanzon' glitante for

Jen paco-plen'
Pro la alven'
Trankvila de l' somer'
Bel-veter'
Barko glitas for ) ree
La vesper' en or )

Teksto: Roberto Menescal e Ronaldo Bôscoli.
Esperantigis: Jair Salles.

eo/musicas/barketo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 22:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]