Logo

Mia Ideala Mondo (Sen Verboj)

La Tero:
mia Patrio.

La Homaro:
mia familio.

La Homoj:
miaj fratoj.

Esperanto:
mia lingvo.

La Homa Civilizo:
mia fido.

La Frateco:
mia celo.

La Homa Kulturo:
mia idealo.

La Progreso:
mia vojo.

La Poezio:
mia arto.

La Libero:
mia lukto.

La Amo:
mia ĝojo.

La Egalo antaŭ la Leĝo:
mia devizo.

La Justo:
mia utopio.

La Vero:
mia kredo.

La Belo:
mia kredoo. (1)

La Bono:
mia ago.

Kaj fine,
mia plej alta celo:
la humanigo de la homo!

Fonto: Dialogo. Eldono: KKE.
Decembro de 1975.
Aŭtoro: Diderto Freto.

(1) Kredoo: 1-e) la 3-a senco de kredo, en la 1-a eldono de “P.I.V.”; 2-e) etendo de senco: tuto de la principoj, ideoj, doktrinoj, opinioj, de kolektivo aŭ individuo.

eo/literatura/mia_ideala_mondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/22 22:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]