|
|
Kvin DronintojKvin Dronintoj 1 Ĉe polusa voj', insulo - La insulo de l' Esper'. Naĝas sur la mar' dronulo, Sin tenante al tabulo, Kiu flosas al la ter'. 2 Sur la plaĝo, ha! vidiĝas Jam dronintoj pliaj... kvar... Kaj terure malfeliĉas, Ĉar ne interkompreniĝas Malsamlanda maristar'. 3 La unua, laŭ patrio, Ŝajnas esti usonan', Kaj la dua... el Francio. Venis tria el Rusio. Kaj la kvara... jes... hispan' 4 Ĉiuj dronis. Franco dronis, Usonan', hispan' kaj rus'. Ili tute sin ne konis, Kiam kvar ŝipetoj dronis En la voj' al Nordpolus'. 5 Ĉiuj ŝajnis tre amikaj, Kaj tuj estus kunlabor', Se la lingvaj baroj dikaj Ne aperus - tre efikaj Por disig' de homa kor': 6 "Ja drug vaŝ!" "Setŭá laváŝ! Kes kilvëdír sëtiplá? Sil kontiny, ĵëmëfás!" "Nas ĉetvera. Djéla náŝi - Rabótatj drúĵna, druzjá!" 7 Ĝa básta de tontería! Bámos ĥuntos trabaĥár!" "Aj dont ëndersténdju, díar! Ŭiníd ebóŭt, bëtajfíar Zet ŭikéntgoŭ véri far!" 8 "Ĵëkrŭá kësétë pagájë Në nukondyí nylëpár. Il fosantándrë!" "Niznáju. Jésli vas nipanimáju, Ŝto djélatj?" "Kómo empesár?" 9 "Hej! Ĝéntelmen, ifjuplíz! Ju ŝud spikíngliŝ ŭizmí!" "Mesjë, ilfó këĵëdiz: Par-lé-fran-sé! Padbetíz! "Ty paruski gavarí!" 10 La kvaropo ja suferis Pro la viv' de Robinson'. Tamen kvina vir' aperis. "Hi spijzíngliŝ", ja esperis La maristo el Uson'. 11 Tuj demandis la hispano: "Dekepaís esusté? Es de algún país ermáno? Usté ábla kasteljáno?" Sed respondo estis: "Ne!" 12 "Ty tóĵe ruskij, navjérna. Ty panimájeŝj minjá?" "Ne! Ne!", la respond' eterna, Eĉ al franc', en foj' koncerna: "Vu parlé fransé, nespá?" 13 "Naŭ ajfíl elítel béter: Juspikíngliŝ, ajemŝur!" Li atendis iomete, Sed respondo sonis nete, Laŭte: "Esperanto nur! 14 Mia land' ne estas granda, Kaj, pro lingva malfacil', Por popolo tiulanda Estas lingvo Esperanta La tutmonda komprenil'." 15 Poste pasis unu horo, Unu tago... Sub la sun' Jam komenciĝis kunlaboro. Robinson', en gaja ĥoro Lernas Esperanton nun. 16 Sam-agorde, dum monato, Laboradas maristar' Por konstruo de boato. * * * Kvin amikoj, en boato, Velas suden sur la mar'. —
Sylla Chaves. 1955 (originalo).
|