|
La kvin brutoj en la stalo, ĉe la domo de l' bieno estas bovo kaj ĉevalo, ŝafo, kapro kaj azeno.
En la cirko, sen punbato, kun dresisto ludas foko.... urso estas akrobato.... kaj sur hundo rajdas koko.
El flugbirdoj la plej grandaj estas certe la kondoroj. Ljamo, en altaĵoj Andaj, vidas ilin en la foroj.
Por defendo de l' histrikoj, de la polpoj kaj putoroj, estas inkoj, pinglaj pikoj, ĵetoj de malbonodoroj.
Bedaŭrante la destinon, muŝo krias: “Ve! Ho, ve!” Antaŭvidas tujan finon en la buŝ' de arane'.
Se leon', sen vol' aŭ plaĉo, irus al Azi', en migro, tie estus ĝi bestaĉo, kaj la reĝo estus tigro.
Estas belaj: la koloroj de ara' kaj papilio, kolibretoj apud floroj, kaj la voĉ' de kanario.
Tamen ankaŭ estas hido: en la porkoj kaj skaraboj, en serpento kaj akrido.... ratoj, blatoj, kankroj, kraboj....
- Ĉio sekvas saĝan planon.... Ĵetu for senkaŭzan timon! Cikoni' portas infanon kaj anĝel' portas animon!
Krom la fiŝoj, en la maroj estas granda best-vari': salikokoj kaj omaroj estas ja frandaĵ' por ni.
Ran' kaj bufo, unutone, kantis base, dum la gril' akompanis violone.... kaj cikado, per fajfil'.
kaj la frakoj de pingvenoj, kaj la beko de tukano, kaj la grando de balenoj, kaj l' bekpoŝ' de pelikano....
nigra-blankaj zebraj strioj, mort' heroa de kobajo, multkolor' de papilio kaj la vosta vip' de rajo....
de la ŝafo - multa lano, de l' abelo - la mielo.... ĉio, ŝajne, laŭ la plano kaj l' ordono de l' ĉielo.
|
Meleagro kaj ansero, koko kaj anas', kun ravo, eksilentas je l' apero de la multkolora pavo.
En pejzaĝ' kun monda famo, en river' nomata Nilo, banas sin hipopotamo, rinocer' kaj krokodilo.
La giganto de l' arbaro estas ja la elefanto, sed baleno, en la maro, pli ol ĝi estas giganto.
Se formikoj estas plagoj por plantej' laŭ niaj spertoj, vivu la mirmekofagoj, la dazipoj kaj lacertoj!
El trueto, kun kuraĝo, mus' aperas, sub la luno. Kuras rekte al fromaĝo, kaj la kat' al ĝi, por puno.
La papago ne parolas: nur ripetas, sen kompreno. Sed la homoj nun kontrolas komunikon de delfeno.
Blankaj cignoj naĝas bele sur lageto, ĉe la maro.... Ŝvebas mevoj surĉiele, kaj alflugas hirundaro.
La veneno de krotalo, skolopendro kaj skorpi', pli ol hufoj de ĉevalo havas da danĝer' por ni.
- Vidu la rapidajn kurojn! Kaj la koloj ankaŭ samas! - Sed la strut' havas du krurojn, kaj nur la ĝirafo mamas....
Kun rapido kaj kun fido gaje saltas bestoj du: estas ja kanguruido en la poŝ' de l' kanguru'.
La lampiroj, el la foro, venis, ĉiu kun kandelo. Kaj kuniklo kaj leporo kriis: “Kiel granda belo!”
super la mortint' - vulturo.... apud la mortint' - ŝakalo.... en testud' - kirasa duro.... kaj klakilo en krotalo....
la okuloj de la linko kaj l' oreloj de l' azeno.... beko de ornitorinko.... hida bleko de hieno....
|
Birdoj flugas. Fiŝoj naĝas. Rampas vermo kaj serpento. En velŝipo hom' vojaĝas je la blovo de la vento.
Ĉasas indiĝena viro en brazila praarbaro. Ne timigas lin tapiro, nek boa', nek jaguaro.
La simioj estas bestoj kun plej granda hom-similo.... Aŭdus tion kun protestoj la ĉimpanzo kaj l' gorilo.
Ĉiam zorgu pri abelo kun atento kaj trankvilo. Ju pli dolĉa la mielo, des pli vunda la pikilo.
Lup' ululas.... ho! teruro! Vulpo rabas la kaptitojn en kokej'.... kaj, sur la muro, geko manĝas la moskitojn.
Loĝaj dramoj kaj komplikoj ofte trafas multajn homojn, sed mituloj kaj helikoj ne forlasas siajn domojn.
Estu ne nur en muzeoj la belaĵoj de l' naturo: Vivu la paradizeoj, la fazanoj kaj l' menuro!
Forremante el la kajo, restu firme en la barko! Fuĝu de l' vosto de l' rajo kaj de l' dentoj de la ŝarko!
En rilato al la falko agloj estas ja enormaj.... Kornoj de la cerv' kaj alko estas iom malsamformaj.
Por noktua belulino rigardanta tra-fenestre la vesperto, kun fascino, serenadis muzikestre.
Famaj estas: vulpaj feloj, plumaj liroj de menuroj.... kaj la ĝiboj de kameloj, kaj la vostoj de sciuroj,
silko de la raŭp' japana.... de la drak' - la fajra vomo.... kaj la vivo malhumana kaj malsaga de la homo....
la bekpiko de la pego en konstanta ligna boro, la konstrua laborego de formiko kaj kastoro....
|