En “La Ondo de Esperanto” de Julio 2007 aperis intervjuo kun la klera kaj imitinda S-ano Renato Corsetti, kiu estas ankaŭ Monda Civitano. Tie li multe atentigas nin pri gravaj farendaj agoj rilate al Esperanto-Movado. Kvankam multaj el ni, legintaj tiun intervjuon, konkludas ke li pravegas, adoptas alian sintenon, nome teoriumi anstataŭ kuraĝe kaj objektive alfronti la problemon, kiu de multe da jaroj stagnigas kaj, en certaj decidaj periodoj, eĉ retroirigas la progreson de la Idiomo je pluraj uzoniveloj.
Antaŭ kelke da jaroj, mi legis skribaĵojn diversajn de li kaj sciis pere de pluraj esperantaj amasaj komunikiloj pri lia fekunda partopreno ene de nia esperantista kunvivado, kiun mi spertumis okaze de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza, Ceará, kaj lia vizito al KKE kaj prelego farita en la aŭditorio de “Academia Brasileira de Ciências” en nia urbo. Tio puŝis kaj stimulis min antaŭen.
Estas de li tiu saĝa respondo: “… daŭrigu esence laŭ la instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof, kiu estis pli granda revoluciulo ol mi, kvankam li ne konis la distingon inter “linŭ kaj unix”.
Laŭ mia takso, Renato atentigante nin pri la imitenda esperantista laboro de nia karmemora Zamenhof, montras la ne-trafan kaj preskaŭ sencelan esperantan aktivadon kiu fariĝas sensignifa diskutado, kies rezulto estas nur teoriumaĵoj, dum la gravaj, urĝaj kaj progresigaj laboroj ne estas farataj.
Ankaŭ estas de li tiu-ĉi grava atentigo pri la morala kialo de esperantistiĝo: “… Mi celas iun moralan econ pro kiu homoj povus aŭ devus iĝi esperantistoj”. Kompreneble kiam li emfazas la moralan aspekton de esperantistiĝo, Corsetti klare diras ke sen Interna Ideo nia lingvo fariĝas nura malvarma komunikilo.
Jen kroma gravega kaj pensiga diraĵo de la sama Corsetti: “… Mi apartenas al tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon per Esperanto kaj mi serĉas samspecanojn”.
Dankon, estimata eks-prezidanto de UEA, Renato Corsetti, pro via konstanta konstrua sinteno celanta mondpacon pere de la ESPERANTSTA LABORADO.
Givanildo Ramos Costa Prezidanto de KKE (03/04-2011)
Ekzistas homoj, kiuj pro siaj belegaj agoj nur meritas nian rekonon - tio estas preskaŭ devigo nia. Iliaj realigoj, kvankam ŝajnas konsekvencaj, nur estos vere taksataj kaj komprenataj de la estontaj generacioj, ĉar multfoje okupataj en pluraj vivokazaĵoj, liaj samtempuloj, kaj eĉ tiuj de antaŭaj generacioj sukcesas juste taksi tion, kion ili kreis au starigis. Mi klarigas pri unu el la plej signifpluraj figuroj de la Brazila Esperantista Movado, eĉ Monda, kiu pro sia anonima agado, homaranista kaj obstina, lasis modelan kaj dignan ekzemplon, fonton de inspiro kaj stimulo por ĉiuj, kiuj partoprenas ĉe la penlaboro de la Esperantista vivo. Kompreneble kelkaj el niaj legantoj, anoj aŭ ne, tutcerte konkludis jam ke mi aludas al nia karega “onklo Deljo (Délio)” kiel li estis konata de ni, liaj admirantoj. Délio Pereira de Souza (Deljo Perejra de Soŭza), kiu, kun sia frato Nelson kaj aliaj samideanoj, fondis Asocion Esperantistan de Meier, en la jaro 1942, kiu iom pli post fariĝis Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro aŭ AERĴ, celante la kunordigadon kaj organizadon de la agado cele al esperanto en nia urbo. Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, kiu multe kontribuis al la naskiĝo de nia Kooperativo, ĉar iam la ĉeffondinto de KKE S-ano Braz Consenza estis ankaŭ direktoro de la citata Asocio, kiu, poste, fariĝis ŝtata organizaĵo pro persista agado de postaj estraroj. Kiu ne memoras la troardan kaj ĉiutagan dediĉon de Délio (Deljo) ĉe la gvidado de Spiritisma Eldona Societo F. V. Lorenz, ĉi tie, en Rio-de-Ĵanejro, disvastigante la idealon evangeliajn, spiritismajn kaj esperantajn al ĉiuj. Societo Lorenz, kiel ĝi estas konata inter ni, brazilaj esperantistoj, fondita en la 15-a de Decembro 1975, publikigis kaj daŭre publikigas verkojn ne nur pri Evangelio kaj Spiritismo, sed ankaŭ pri temoj pluraj en Esperanto, diskonigante multnombrajn aŭtorojn, brazilajn kaj el aliaj nacioj, kies eldonejo S-ano Délio (Deljo) estis unu el la plej ĉefaj tradukistoj kaj subtenanto. Mi memoras kiam mi, kion da fojoj, iris al la sidejo de “Lorenz”, ĉe strato Inválidos (Invaljdos), en la urbo-centro de Rio-de-Ĵanejro kaj ĉiam trovis lin, en sia ĉiutaga aktiveco, subtenanta la Institucion, bezonatan de preskaŭ ĉio, kie li estis de prezidanto al kunportanto de diversaj publikigaĵoj al la poŝto kaj sendataj al diversaj lokoj de la lando kaj de la mondo. Délio Pereira de Souza (Deljo Perejra de Soŭza), la Frato kaj Amiko, ĉiam estis preta kunlabori kaj helpi, kiel vera humanisto kaj kristano, vera civitano de la Homaro. Li estis aŭtoro de diversaj verkoj, portugale kaj esperantlingve, inter ili “Homaranismo, La Interna Ideo”, en kiu oni trovas profundan citaĵojn, kiuj indas publikigi, ĉi-tie: “... ne plu estas loko por ŝovinismo kaj genta egoismo, des malpli por individua egoismo. Nuntempe la homaro nur komprenas la ekziston de socio surbaze de amo kaj reciproka helpado”. “Ni troviĝas ĉe la komenco de ora erao de spiriteco, kiam la tuta homaro eltrovos la vojon al la regno de la ĉieloj, ne en la ekstera universo, sed en la interna; ...” “Ni scias, ke ne sufiĉas la idiomo. Necese estas, ke la homoj havu koron plena de amo, kaj konu la veron, por ke ili regu sur la tero.” Kiaj saĝaj vortoj de ĉi tiu nobla spirito, kiu lasis nin en la 1-a de Januaro ĉi-jare, revenante al la Spirita Patrolando. Povu ni ĉiuj, esperantistoj, spiritistoj aŭ ne, starigi nian omaĝon al la edzo de s-ino Arlete (Aĥlete) forpasinta kelkaj tagoj antaŭe; al la patro de Aglaia (Aglaja) kaj aliaj fratoj; kaj ankaŭ al la avo de la kreiva muzikisto kaj kantisto esperanta Flavio Fonseca (Flavjo Fonseka) pro multego kion li faris pere de Esperanto en la konstruo de pli bona mondo. “Dio kaj Jesuo benu vin, Délio (Deljo), kie ajn vi estas en la Universo, pro ĉio, kion vi faris”.
|